Pri mi
Saluton! Mi estas Robin van der Vliet, 27-jaraĝa programisto de Nederlando. Krom programado, mi interesiĝas ankaŭ pri lingvistiko. Mi povas flue paroli la nederlandan, la anglan kaj Esperanton. Mi estas la sekretario de la Nederlanda Esperanto-Junularo. Krom pri tiuj lingvoj, mi iom scias pri pluraj aliaj lingvoj, sed certe ne sufiĉe por havi signifajn konversaciojn en ili.
Projektoj
- WeekendopvangKanjers.nl: Unupaĝa retejo por malgrandskala semajnfina prizorgejo por junuloj.
- Telegramo.org: Retejo por la Esperanto-komunumo ĉe Telegram, kun informoj pri kiel uzi Telegram kaj pri kiel aliĝi al la grupoj.
- Komputeko.net: Enreta plurlingva prikomputila terminokolekto. En 2018 mi komencis kunlabori kun Yves Nevelsteen pri la modernigado de la retejo.
Kontakto
Mi ŝatus paroli kun vi! Vi povas sendi retpoŝtmesaĝon al info@robinvandervliet.com. Vi ankaŭ povas kontakti min per Telegram ĉe @Robin aŭ per Twitter ĉe @robin0van0der0v.